Distanco de Tero: 16.64 lumjaroj
Radiuso: 6738 km
Gravito: 89.5% el la tera gravito
Rotaciperiodo: 1.023 tagojn
Jardaŭro: 0.732 terajn jarojn
Rotaciakso oblikveco: -23.45 gradusojn
Albedo: 0.42
Satelito: Eol
Eol havas atmosferon kaj oni observis sur sia surfaco la prezenton de almenaŭ vegetala vivo.
Bendis (aŭ Ater en la lingvo de la loĝantoj) estas la tria planedo de la Zefira sunsistemo. Estas Terana tipo mondo, iomete pli granda ol Tero (havas radiuson de 6538 km) kiel vidigas en la dekstra imago. Ĉar ĝia maso estas 1,02 Teraj masoj, (sed la radiuso estas pli grandas) la surfaca gravito estas 0,971 de la Tero
Ĝeneralaj astronomiaj informoj :
Zefir estas 16,64 lumjarojn for
de Sol kaj estas stelo de tipo K0V. Ĝi havas mason de 0,89 sunaj
masoj, lumeco de 0,465 kompare kun Sol kaj radiuso de 0,97. Ĝia
surfaca temperaturo estas 5250 K. La oficiala nomo de la stelo estas
70 Ophiuci aŭ Gliese 702.
Kun 70 Oph B (nomata Efir), Zefir formas binara sistemo.
Efir estas K5V stelo, kun maso de
0,71, lumeco de 0,085, radiuso de 0,67 kaj surfaca temperaturo de
4350 K.
En la Zefira referenca kadro, Efir rondiras ĉirkau ĝin en periodo de 88,4 surteraj jaroj (117,4 Bendis jaroj),
ĝia distanco variante de 34,8 AU al 11,6 AU.
Efir havas altan orbitan inklinon ĉirkau Zefiro (59°).
La Zefira sistemo havas 7 planedojn.
Bendis astronomiaj informoj:
Bendis orbitas cirkaŭ Zefir ĉe 0,781 AU. Zepfir havas ĉirkaŭ la saman brilecon kiel la Suno sur la Tero vidita de la planedo,
sed estas 1,3-oble pli granda. La suna tago estas 24h33m3,6s, iom pli longa ol sur Tero. Ĝi havas 24 Bendis horojn, dividitaj, simile al Tero, en minutoj kaj sekundoj. La Bendis jaro estas pli mallonga ol la surtera jaro, tio estas de 267,2 tagoj au 261,1 Bendis tagoj. Konsekvence, la Bendis kalendaro malsimilas la Teran, havanta 10 monatojn, unuaj 9 de 27 tagojn, la fina de nur 18 tagojn (estas speciala monato de festoj). Ĉiu 10an jaron (7,53 Terajn jarojn) tago aldonendas (speciala festo estas tiam, nomata "Zefir Tago"), ĉiu 50an jaron (37,5 Terajn jarojn) tago ankaŭ aldonendas ("Efir Tago") kaj ĉiu 1000an jaron (753 Terajn jarojn) tago substrekendas (de la unua monato) por teni la kalendaron preciza.
La fina tago de la mallongigita 9-a monato guas tre specialan feston nomata la “Ater Tago". Nova epoko komencas kun ĉiu Bendis tago kaj havas personan nomon. Homoj sur Bendis ne uzas la tipan Teran "semajnon" kiel tempunuo sed "naŭo", kio estas naŭtaga "semajno". La Bendis kalendaro sanĝas sole ĉiun 10an jaron.
Bendis havas aksan inklinon de 23,5°, tre simila al Tero, kaj spertas sezonojn. La polusaj glaciaj kufoj estas pli malgrandaj ol sur la Tero kaj pli varmaj. Kutime, Bendis estas pli varma ol Tero, kun la diferencoj inter Ekvatoro kaj Polusaj regionoj pli malgrandaj. Ĉi tion kauzigas la pli densa atmosfero (1,2 tempoj), kaj la aerocirkulado inter polusoj kaj ekvatoro pli bona.
Bendis havas sateliton, Eol, ce 410000 km distanco, iom pli granda ol la Tera luno, spertante, konsekvence, tajdojn, kiel la Tero. Paralele kun la normala jaro, la Efira jaro de 88,4 surteraj jaroj estas de aparta graveco. Por duono de tiu ĉi periodo (44,2 tero jaroj), Efir estas ĉiam super unu el Bendis hemisferoj. Ĉar gia tipa brileco estas ĉirkaŭ intenseco de 16.84 (pli ol 40 foje pli hela ol la plena luno sur la Tero), suficas la lumo por fotosintezo eĉ dum la Zefira nokto dum la Ephyr somero. Neniam vere noktas por multaj jaroj en la polusaj regionoj dum ĉi tiu sezono kaj la loko preskau moderklimatas dum la pinto de la Efira somero.
Bendis geologiaj informoj:
La planedo havas 6 ĉefajn kontinentajn blokojn, tiuj estas du grandaj kontinentoj (Tenaj kaj Ateraj), tri malgrandaj kontinentoj, (Serenia, Tor kaj Kono) unu ggranda insulo (Teldur), kaj kelkaj malgrandaj insuloj kun totala planeda kovrado de cirkau 30%. Malsame de la Tera kazo, ili ne apartenis de superkontinento en la pasinto sed formiĝis aparte. Bendis estas ankoraŭ geologie aktiva mondo, kun plata tectoniko simila al Tero. La terenformo varias de gigantaj montoj sur Athena (super 12 km altaj) al vastaj ebenajoj sur Amaterasu. Malsame al Tero, tamen, nur malgrandaj procentoj de la Bendis surfaco dezertas.
Bendis havas magnetan kampon kompareblan en forto kun Tero.


Unuaj esplorado bildoj
La unuaj du automataj sondiloj kiuj surteriĝis Bendise prenis kelkajn fotojn de la planedo, akirante sensaciajn bildojn.
Por eviti difektiĝo kaj ankaŭ kontaktojn kun la loka loĝantaro, ili surteriĝis en izolitaj lokoj. Unu el ili alvenis en la malfacila norda montaro (Halsir) de Tenaj kaj la alia sur la tropika, seka kaj roka Teldur. Ili fotadis, akiris grundajn specimenojn, mezuris la komponon de la atmosfero (72% nitrogeno, 27% oksigeno kaj malpli ol 1% heliumo, karbona dioxido kaj argono), kaj pasigis ĉirkau unu semajnon sur ilia unua alteriga punkto. Poste, ili komencis vojaĝadi aere esplorante centojn da kilometrojn de Bedisa pejzaĝo, kun evidentaj signoj de vivo en ilia vidkampo.
Bendis vetero
La planedo veteras ne malsimile de la Tero, sed pli dinamike kaj kun pli potencaj ŝtormoj trans la oceanoj. Neĝas en la moderklimaj lokoj, sed nur dum la Efira vintro. La arktaj regionoj spertas neĝon eĉ dum Efira somero. La koresponda glacokaskedo preskau tute fandas dum la Efira somero.
Bendis biosfero
Bendis havas pli larĝan vivan diversecon ol Tero, precipe ĉar multaj vivoformoj evoluis sendepende sur malsamaj kontinentoj. Tamen, ĉar la procento (kaj la grandeco) de la flugantaj vivoformoj estas iom pli alta, ekzistas konektoj inter la kontinentoj. La sala koncentriĝo de la oceana akvo estas malpli alta ol sur Tero, trinkeblante la akvon por la plimulto de la indigenaj specioj. Dum la Efira Jaro, treegaj ŝangoj okazas sur la planedo kun preskaŭ eksploda planta kresko dum somero kaj grava flora malpliiĝo dum la vintro, ciklanta je 88,4 surteraj jaroj. Granda (kvankam malrapida) besta migrado okazas ankaŭ, ŝangante la ekologian ekvilibron, iufoje kun spektaklaj efikoj.
Inteligenta vivo
La informoj pri inteligenta vivo ankoraŭ estas nekompletaj koncernante la nombro de inteligentaj specioj, sed homaspekta specio ŝajnas superregi, havinte antaŭindustrian nivelan civilizacion. Sed, malsimile al Tero, ili spertadis kaj spertadas pli potencajn kontestojn de aliaj specioj. Ĉi tiu igas la homojn malpli disvastigintajn kaj pli malgrandaj en nombroj (ni taksas homecan loĝantaron al proksimume 80-150 milionoj). La homoj ŝajnas esti plej multnombraj sur la kontinento Tenaj. La civilizacia tipo estas kampara, kun plene da kasteloj disvastiĝitaj en la tutaj regionoj. Per singarda esplorado uzinte mikrosondilojn, ni akiris multajn utilajn informojn pri ilia lingvo, kulturo, historio kaj biologio. Ili nomas la planedon Ater en la plejparto de la lingvoj parolataj. Ekzistas almenaŭ kelkaj dekoj da ĉefaj lingvoj uzataj sur la dekoj da ŝtatoj disvastiĝitaj sur la planedo. La neeksplikeblaj faktoj estas ke oni povis vidi multajn animalojn tre similajn al la teraj, dum aliaj aspektas tute malsimile. Ankaŭ, la homa raso aspektas frape simile al Homo sapiens . Ĝis nun neniu el la teraj sciencistoj ne povis doni logikan eksplikon al tiu ĉi simileco.
La sekvonta esplorado misio ĉefos kolektadon de pliaj informoj kaj establo de oficiala kontakto kun la Bendis homoj kaj/aŭ la aliaj inteligentaj specioj (se ili ekzistas). Singarda, malrapida alproksimiĝo rekomendegas ĉar ni ankoraŭ havas tre limigan scion pri la indigena vivo sur ĉi tiu planedo.





