Ĝeneralaj fizikaj datoj pri Atlantido
Radiuso: 7235 km
Gravito: 97.86% el la tera gravito
Rotaciperiodo: 1.08 tagojn
Jardaŭro: 4.35 terajn jarojn
Rotaciakso oblikveco: 12.45 gradusojn
Distanco de Tero: 16.72 lumjaroj
Seka tero: 5.4%, akvo: 94.6%
Satelitoj de Atlantido:
Ekzistas du satelitoj: Icarus kaj Sen
Sen havas atmosferon kaj akvon. La sciencistoj kredas ke eblas trovi vivon sur ĝia surfaco.
Icarus Sen
Fizika mapo de Atlantido:
Politikaj mapoj de Atlantido:
Landoj de Atlantido:
Surfaco (milionoj km^2) Populacio (milionoj) Loĝdenseco (1/km^2)
1. Blua Federacio: 8.70 107 12.3
2. Norda Respubliko: 7.25 46 6.4
3. Planetaria: 3.62 37 10.2
4.
Zefiro: 2.90 29 10.0
5. Syrtis: 2.61 28 10.7
6. Borealia: 3.77 24 6.4
7. Ozone: 2.32 23 9.9
8. Totem: 4.06 16 3.9
9. Terminus: 0.058 6 103.4
Entute: 35.29
316 9.0
Lingvoj (denaska):
1. Internacia - Blua Federacio (107), Zefiro (29), Borealia (4), Totem (7) - 147 milionoj - 46.52%
2. Nova - Norda Respubliko (46), Borealia (20), Totem (9) - 75 milionoj - 23.73%
3. Interlingua - Planetaria - 37 milionoj - 11.71%
4. Logos - Syrtis - 28 milionoj - 8.86%
5. Angol - Ozone - 23 milionoj - 7.28%
6. Interlingue - Terminus - 6 milionoj - 1.90%
Lingvoj (entute):
1. Internacia - 147 milionoj denaskaj en Blua Federacio, Zefiro, Borealia kaj Totem
5 en Norda Respubliko, 3 en Borealia, 7 en Totem, 8 en Planetaria,
2 en Terminus, 0.7 en Ozone, 0.3 en Syrtis
ENTUTE: 174 milionoj - 55.06%
2. Nova: 75 sur Norda Respubliko, Borealia, Totem,
3 en Borealia, 4 en Totem
7 en Blua Federacio, 1 sur Zefiro,
5 en Planetaria, 1.5 en Terminus, 0.3 sur Ozone kaj 0.2 sur Syrtis
ENTUTE: 97 milionoj - 30.70%
3. Interlingua: 37 milionoj sur Planetaria
2 sur Blua Respubliko, Borealia, Totem, 2 sur Terminus, 10 sur Blua Federacio, Zefiro
ENTUTE: 54 milionoj - 17.08%
4. Logos - Syrtis - 28 milionoj - 8.86%
5. Angol - Ozone - 23 milionoj - 7.28%
6. Interlingue - Terminus - 6 milionoj - 1.90%
Flagoj de Atlantido:
Blua Federacio Zefiro
Norda Respubliko Planetaria
Terminus Borealia
Totem Ozone
Syrtis
Ekzistas aliaj tri akceptataj flagoj (kvankam ne naciaj):
La Monda Ligo (la 9 steloj reprezentas la 9 ŝtatoj de Atlantido)
La medicina flago (uzata por helpi vunditojn) Flago de Eklezio kaj Kredo
Historio de Atlantido
(el la fama libro de Jezot Doval: "Kiuj ni estas? Atlantido - pasinteco, nuntempo kaj estonto")
Migradmapo de Atlantido
Migrado mapo de planedo Atlantido. La verda linio reprezentas la verŝajna formo de la malaperinta kontinento Atlantido.
La plej akceptata historia teorio taksas la evoluon de l'homaro sur Atlantido kiel loka. La homaro evoluis sur granda insulo aŭ kontinento en la suda parto de Ozonia, nomata Atlantido, el specio de primatoj, eble unu aŭ du milionoj da jaroj antaŭe. Tie oni atingis altan nivelon de civilizacio antaŭ fortega tertremo subakviĝis la tutan kontinento. Kelkdek miloj da homoj travivis kaj malfermis koloniojn sur la najbaraj insuloj, de kie ili populaciis la tutan planedon. En la memoro de la civilizacia lulilo, la tuta planedo estis nomata Atlantido poste. Ĉar Ozone kaj Syrtis estis pli izolitaj ol la insuloj Mirinda, Solaria kaj Edena, ili disvolvis apartajn lingvojn kaj kulturojn en la "suda grupo" de lingvoj (angol kaj logos), dum la aliaj insuloj kreis la "nordan grupon" (interlingue, interlingua, internacia kaj nova). La antaŭnelongaj geologiaj esploroj montras ke vere ekzistis seka tero en la sudo de Ozonia, kiu eble kunligis Mirinda, Ozone kaj Syrtis kaj kiu verŝajne subakviĝis inter kvindek kaj tridek mil jarojn antaŭe. Estinte la plej larĝa landmaso, la diverseco de la vivo devintus esti pli granda ol ie ajn kaj tio favorigis la evoluon al inteligenta vivo. Ankaŭ, la landmaso estinte sufiĉe malgranda, la aperintaj homoj havis similajn fizikan aspekton, konservata ĝis hodiaŭ.
Alia teorio kredas ke la unuaj homoj landis sur Atlantide ĉirkaŭ 10 mil jarojn antaŭe, venante el alia stelsistemo, de sur planedo nomata Tero, laŭ diferaj legendoj kiuj cirkulas sur la planedo. Oni ne scias ekzakte kie ili ekloĝis, sed probable ili uzis la insulojn Ozone kaj Syrtis. La lingvo de Ozone oni kredas ke similas kun unu el la dominantaj oldaj teraj lingvoj, la legenda "anglika", dum la lingvo parolata sur Syrtis kun la ideograma lingvo kiu fariĝis la plej grava dum la unuaj jarcentoj de spaca esporado (oni ligigas ĝin al la "ĉongua lingvo"). Sed probable ke la plej bone gardata el la oldaj lingvoj estas la Internacia, pri kiu la legendoj diras ke estis la plej parolata en la kosmo dum la oraj jaroj de spacaj vojaĝoj. Inicie la gravaj kolonioj troviĝis sur Ozone kaj Syrtis kaj multaj koloniistoj alvenis de ĉie, sed baldaŭ oni malfermis novan kolonion sur Mirinda, la plej granda insulo de Planetaria Arkipelago. Ĝi fariĝis baldaŭ la plej grava kolonio, kun ĉirkaŭ duono el la populacio de Atlantide, kaj kun loĝantaro multe pli diversa ol Ozone kaj Syrtis. Oni kredas ke ĉirkaŭ 60 miloj da personoj alvenis sur Atlantide dum tiu ĉi periodo. Ili estas la praŭloj de ĉiuj personaj kiuj vivas nun sur nia planedo. Sed post ĉirkaŭ 50 jaroj da flora agado, la alveno de koloniistoj kaj ekstera helpo subite ĉesis. La lokaj rimedoj ne plu sufiĉis vivteni la koloniojn kiuj jam nombris pli ol cent mil personoj. Ekde tiam ĝis hodiaŭ ni ne ricevis plu vizitojn el kosmo, kaj multaj el niaj sciencistoj kredas ke la ideo de koloniigo de Atlantido far eksterplanedaj homoj estas nur legendo. Verŝajne la homaro evoluis ĉi tie, kiel ĉiuj aliaj vivaĵoj de sur nia planedo.
El tiu ĉi punkto, la historio, laŭ ambaŭ teorioj, similas. Pro manko de sufiĉe da nutraĵojn, malsato ekaperis sur la iniciaj tri
insuloj, sekvata de lokaj konfliktoj. Finfine, epidemioj ekis kaj la
survivinta populacio de Ozone, Syrtis kaj Mirinda reduktiĝis
al ĉirkaŭ 30 mil. La alta teknologio inicie posedata rapide perdiĝis kaj la komunikoj inter
la tri insuloj tute ĉesis por pli ol kvar mil jarojn, ĝis kiam la
populacio komencis remalkovri la perditajn konojn per propraj
rimedoj. Ozone kaj Syrtis, kun homogena populacio, konservis iliajn
iniciajn lingvojn. Sed sur Mirinda, la situacio diferis. Oni parolis
dekojn da lingvojn (parolataj antaŭe sur Atlantido Insulo aŭ sur la iniciaj kolonioj, depende de la historia teorio uzata) kaj oni kreis la unuan Interlingua de ili. La
Internacia (la plej favorata inicie) estis malpli uzata kun ĉiu jaro. Ĉirkaŭ kvin mil jarojn
antaŭe, grupo da koloniistoj elmigris al Terminus. Tie ili malkovris
malgrandan insulon, sed riĉega en ĉiuj naturaj valoraĵoj. Iuj
decidis resti tie, aliaj daŭris la migradon ĝis la Bluaj Insuloj,
kiujn ili ekloĝis ankaŭ ĉirkaŭ 5 mil jarojn. Inicie, ĉirkaŭ dek
landoj estiĝis en la arkipelago, sed poste ili reduktiĝis al kvin,
kiuj unuiĝis 1100 jarojn antaŭe formante la Bluan Federacion. La
populacio restinta sur Terminus decidis uzi la Interlingua kiel
komunikilo, sed regulariĝis kaj perfektiĝis ĝian vortaron, kreinte
tiel lingvon nomata Interlingue. La Internacia fariĝis la oficiala
lingvo de Blua Federacio, kaj de tie estis eksportata al Zefiro,
Totem kaj Borealia. Sep cent jarojn antaŭe, alia grupo aperis en la
Blua Arkipelago, kun deziro de reformo de la Internacia Lingvo. Ili
kreis la Novan Lingvon, kun vortaro prunteprenita el Internacia kaj
Interlingua. Ĉar la plejparto de la populacio rifuzis trakti serioze
iliajn ideojn, ili elmigris norde, ĝis la Norda Insulo kaj kreis tie
kelkajn koloniojn. 500 jarojn antaŭe la kolonioj unuiĝis kaj kreis
la Nordan Respublikon. De tie, ili sendis koloniistojn al Borealia
kaj Totem. Inicie preskaŭ la tuta populacio sur tiuj ĉi du insuloj
parolis la novan lingvon, sed la Blua Federacio kaj Zefiro ankaŭ
komencis elsendi koloniistojn parolantajn de Internacia. Tiel,
kvankam Borealia kaj Totem restis parte en la influareo de la Norda
Respubliko, ili komencis orientiĝi al la Blua Federacio kaj Zefiro.
Tiel, la ideoj de la novlingvanoj fariĝis pli kaj pli izolitaj dum
la Norda Respubliko mankis sufiĉe da rimedojn por rapida teknologia
evoluo.
La Internacia estas taksata kiel la plej malnova lingvo en la norda grupo, havinte aĝon de almenaŭ ok mil jarojn (tiu estas la aĝo de la plej malnovaj skriboj malkovritaj sur Mirinda, perfekte kompreneblaj por ĉiuj parolantoj de la moderna Internacia). Interlingua estas almenaŭ 6500 jaraĝa, interlingue havas almenaŭ 4500 jarojn kaj nova nur 700 jarojn. En la suda grupo, ambaŭ angol kaj logos estas almenaŭ 7 mil jarojn oldaj, laŭ la plej malnovaj skriboj konservitaj.
Certe, restas la demando pri la nomo de
nia planedo en la kazo de la eksterplaneda vizito. Neniu scias certe de
kie ĝi venas. Ekzistas nur legendoj.
Oni diras ke la unuaj esplorantoj estis tre impresiigitaj de la
multeco de akvo kaj kiam ili ektrovis ke granda lando en la centro de
Ozonia submariĝis, kiel fama kaj magika lando nomata Atlantido en la
historio de ilia mondo, ili decidis nomi la planedon Atlantido. La nomo
ŝatis al ĉiuj kaj la planedo portas ĝin
ĝis hodiaŭ. Sed ĝis hodiaŭ, la direkto kie troviĝas la enigma Tero
restis tute nekonata.



















