Mi vivas en
limigita mondo. Kiel ĉiuj aliaj estaĵoj kiujn mi konas. Ekde kiam
mi naskiĝis, mi loĝis ĉi urbe kaj nur malofte veturis eksteren. La
tuta mondo mia ja estas preskaŭ tute urba, kun alta populaca
denseco, sed la plejparto de l'homoj ne plendas, ĉar ankoraŭ
ekzistas sufiĉe da parkoj kaj malplenaj areoj ĉirkaŭe. Nuntempe la
plejparto de l'homaro vivas en urboj, ĉirkaŭataj de vastaj
malplenaj areoj kiujn preskaŭ neniu vizitas plu, ekscepte, eble, la
robotoj. Forpasis multaj jarcentoj ekde la pionira esplorado de nia
planedo. La homoj ne plu scivolas, ili nur deziras komfortan vivon en
malgranda, limigita universo. Nunepoke la kosmo ne plu estas
malfermita por la plejparto de ni, ĉar la epoko de amasaj
spacvojaĝoj forpasis. Nur la elituloj havas la rajton spacveturi,
esti riĉaj kaj alte edukataj. Ili estas la minoritato kiu estras la
planedon, helpante nin, la geordinaruloj. Kaj ĝis hieraŭ, mi ja
estis sufiĉe kontenta pri nia mondo kaj mia statuso. Ĝis kiam mi
renkontis ŝin.
Mi estis promenanta surstrate, en la vespera,
malvarma pluvo, kiam observis voje aliflanke junulinon vestita per
ruĝa robo. Scivola, mi alproksimiĝis de ŝi. Estis tre bela
blondhara virino kun grandaj, verdaj okuloj kaj hela haŭtkoloro,
elegante vestita, kiu promenis sola. Ŝia beleco haltis mian spiron
kaj korbaton... Ŝi daŭris promeni, sola kaj silenta, perdita en
pensoj, sen observi min. Mia identigilo montris ŝian nomon kaj mi
tuj eksciis ke ŝi estas elitulino, do mi ne rajtis aplproksimiĝi aŭ
deranĝi ŝin surstrate senpermese. Ordinarulo kiel mi neniam havus
ŝancon eĉ paroli kun ŝi. Kaj pli ol tio, mia identigilo eksciigis:
la morgaŭan ŝi estos vojaĝanta al la belaj mondoj de Altair, 17
lumjarojn for, kaj mi neniam revidos ŝin en mia vivo. Mi imagis ŝin
promenante sur alia strato tie, for de nia Tero, kie la homoj vivas
trioble pli longe kaj ĉiuj estas tre riĉaj kaj edukataj. Universo
tute fermita por mi kaj aliuloj kiel mi... Malfacile, mi iris
alidirekte, sed tiu nokte ne povis dormi. Ŝia beleco kaj graco
sekvis min mense kie ajn mi iris, kion ajn mi pensis, en mia vekoj
kaj sonĝoj. Ne estis nur amo, estis pli ol tio. Mi ekkomprenis ke
mia vivo ŝanĝiĝis por ĉiam kaj nenio povas revenigi la kvietan
pasintecon por mi. Mi devis fari ion por renkonti ŝin, por konkeri
ŝin, por esti sufiĉe bona por meriti tiun virinon. Kaj nur unu
elekto estis kiu estus doninta min la ŝancon fariĝi elitulo en unu
tago kaj akiri la vojaĝrajton al Altair: La Ludo!
Fariĝi elitulo ne estas malpermesate en nia mondo. Sed demandas multege da energio kaj altan inteligencon. Mapli ol unu procento de la ordinaruloj kiuj provas fariĝi elituloj sukcesas. Sed en la elitulaj familioj, pli ol 99.9% restos elituloj ĉar ekde infaneco ili havas pli da eblecojn studi kaj ankaŭ akceseblas genetikajn plibonigojn, malpermesataj por la ni, la aliaj. Ne necesas aldoni ke malpli ol unu procento de nia monda loĝantaro estas elituloj. Ili spacvojaĝas kaj koloniigas la stelsistemojn, lasante malmulte da esperoj por ni, la aliaj, esti parto de iliaj mondoj. Estas kvazaŭ malrapida dividigo de l'homaro en du apartaj specioj. Tial por doni ŝancojn ankaŭ al ordinaruloj, La Ludo aperis 12 jarojn antaŭe, kiel promeso helpi iun ajn fariĝi elitulo en mapli ol 24 horojn. La ludo okazas en virtuala mondo kie la ludanto uzas kiel kapitalo siajn konojn. Se li gajnas ludon, li akiras pli da konon pri kion ajn li deziras, se ne, li povas perdi eĉ kion li havas. Pro la cerbokonektiloj uzataj, la kono translokiĝo de la konoj estas fizike reala. Multaj el la ludantoj kiuj malgajnas finas kiel mensaj handikapitoj kiuj povas nur plenumi la plej malaltaj laborfunkcioj kaj devas denove lerni la plej elementajn aferojn. Iufoje ludandoj finas la ludon en iom pli alta socia pozicio, sed ankoraŭ kiel ordinaruoloj. En tre raraj kazoj, ekzistas personoj kiuj gajnas elitan pozicion. Subite ili ekvahas multege da fakaj konoj pri diversaj aferoj kaj povas plenumi elitulan funkcion. Mi havas malmulte da kono. La malmultajn librojn kiujn mi povis legi estis precipe malmultekostaj romanoj aŭ ĝeneralaj informiloj pri mia urbo. Sed mi ĉiam havis la senton ke mi bonus lerni aliajn lingvojn. En nia moderna socio tradukiloj ĉiam disponeblas kaj la homoj malofte lernas aliajn lingvojn. La maŝinoj fakte regas nian mondon. Mi parolas nur unu lingvo, la lingvo de mia regiono, kiu estas ja tre malmulte parolata monde: la islanda. Mia sola ŝanco estas ludi ĝin. Se mi perdas, mi kvazaŭ mortus, necesonte relerni ĝin dum unu aŭ du jarojn kaj intertempe mi perdos mian laborlokon kaj ion ajn socian statuton kiun mi ankoraŭ havas. Mi estos la plej malalta socia pario. Sed mi ne havas elekton, ĉar mi tute ne havas sciencajn, inĝenierajn aŭ artajn konojn.
Estis malfrue nokte. Emociigita, mi eliris mian hejmon kaj iris Ludejen.... Ĉiu paŝe, mi vidis ŝin antaŭ mi kaj ĉiu foje mia korbato rapidegis. Post dudek minutojn da piediro mi atingis la grandan, bluan kupolon kie destinoj kaj vivoj estas ŝanĝitaj ĉiutage. La ludejo estis sufiĉe plena, ĉar sufiĉe da malfeliĉuloj kiel mi estis preparantaj riski ilian menssanon por akiri pli altan socian statuson.
“Kion vi havas por la ludo?” demandis la roboto gardanta la eniron. Estis homsimila roboto, dresita per eleganta nigra kostumo, kun ruĝa kravato. Liaj okuloj rigardis min seneksprese. “Nur la islandan lingvon” mi respondis.
“Ĉu vi konas la riskojn de la ludo?” li demandis daŭre.
“Jes, mi konas ilin kaj pretas ludi” mi respondis.
Baldaŭ mi eniris la ludĉambron. Mi alvenis al malgranda kajuto kie oni fiksis sur mia kapo kaj korpo dekojn da elektrodoj. Kaskon, okulvitroj, aŭdiloj ankaŭ estis metitaj sur mia kapo. Nun, mi pretas ludi. Ĉu mi daŭre estos homo morgaŭ? Aŭ ĉu restos el mi nur senparola besto kiu devos relerni paroli dekomence, kiel bebo? La risko perdi grandegas, sed mi ne plu volas vivi kiel gis nun. Kaj tempo mankas. Jen, nun mi estas en mia virtuala mondo. Klaran ĉielon mi vidas supren kaj metalan plankon suben. Mia islanda lingvo ne havas multajn parolantojn, do mi havas malmulte da ludo kredito. Mi devas elekti alian lingvon kun ne tre multajn parolantojn. Virtuala butono ekaperas kaj mi puŝas ĝin. Longega lingvolisto ekaperas aere. Ĉirkaŭ mil elektojn. Mi ne kuraĝas ludi por la gravaj lingvoj, ĉar la risko tro grandas, ju pli grava la ludsubjekto, des pli forta la robota kontraŭulo. Do, mi elektas lingvolisto kun parolantaro inter miliono kaj dek milionoj. La Dana ŝajnas bona elekto por komenco, sufiĉe simila al islanda kaj kun malpli ol 6 milionoj da parolantoj. Tamen, ĝi havas pli ol dekoble la nombron de parolantaro de islanda, do mia robota oponanto havos pli ol dekoble mian forton kiam li ĵetos la sferon kontraŭ mi. Sed pro lingva simileco kaj gramatiko, kaj ĉar la islanda pli proksimas al la origina lingvo de kie la dana evolvis, mi havos pli da rapideco. Mi presas la butonon sur kiu skribitas “Dana lingvo” en la virtuala spaco kaj la ludo ekas!
La ludo
simplas: estas virtuala pilka ludo kie la pilko devas frapi surterajn
konusjojn. Funkcie de pilko kaj konuso, oni akiras poentojn. La
nombro de poentoj ĉiam egalas la kredita valoro de la subjekto por
kiu la ludanto ludos. Ju pli grava la subjekto, des pli granda la
nombro kaj pli forta la oponanto.
Estas pli ol unu sfero kiun mi
devas kapti kaj reĵeti al mia kontraŭulo. Kaj miaj lingvaj konoj
povas helpi min movi pli rapide aŭ antaŭdiri la sekvontan movon de
la aliulo. La ludo malfacilegas. La sferoj, unu post alia
rapidmovegas, provante tuŝi miajn konusojn. Mi eĉ ne havas tempon
pensi pri ŝi plu, sed ĉiukaze, havas malmulte por perdi kaj plene
por gajni. Mi kaptas la sferojn kaj ĵetas ilin al mia oponanto
konusoj. Mia tuta korpo doloregas pro eforto, sed mi sukcesas frapi
parton de ili. La ludo malrapide progresas kaj mi akumulas poentojn.
Finfine, post duonhoro mi gajnas kaj subite povas pensi en du
lingvoj. Nun mi rajtas resti kelkajn minutojn antaŭ elekti alian
lingvon, aŭ antaŭ forlasi la ludon kaj reiri hejmen kun iom pli da
konoj ol antaŭe... Sed se mi haltas nun, ŝi forlasos la planedon
morgaŭ kaj mi ne povos akompani ŝin. Miloj da pensoj envolvas mian
cerbon. Mi povas halti nun kaj provi denove alian tagon, post sufiĉe
da resto, kaj mi povas sekvi ŝin estonte se mi povos elitiĝi. “Kiam
estos la sekvonta flugo al Altair?” mi demandas la komputoron.
“Morgaŭ je la 4-a posttagmeze” ĝi respondas. “Kaj la
sekvonta?” mi ree demandas. “Post du jarojn” la respondo
alvenas. Du jaroj estas iom tro multe por atendi, kaj verŝajne
morgaŭ mi ne plu kuraĝos ludi. Mi finos mian vivon ĉi urbe, kiel
ordinarulo. Pli bione reiru kaj ludu, estas nun aŭ neniam.
Mi certe ŝatus elekti la anglan, kiel ankoraŭ la plej parolata lingvo surtere (kvankam lastatempe ĝi perdis multe antaŭ la hispana kaj ĉina), sed ĝi estas simple tro forta por mi. Do, mi provos la germanan unue, ĉar ĝi havas pli da simileco al dana kaj malpli da parolantaro. Baldaŭ, la dua maĉo komencas. Ĉar mi deziras konservi pli da poentoj, mi ludas la islandan lingvon unue. Se mi perdos, ĝi estos forigita el mia cerbo.
Ĉi tempe
ĉio pli malfacilas dekoble. La sferoj saltas freneze kaj mi ne povas
halti ilin. Miaj konusoj estas frapitaj unu post la alia. Ĉiu minute
la kontraŭlo kreskigas siajn poentojn. Baldaŭ la fino jam
prognoziĝas kaj post aliajn kelkajn minutojn mi perdas. Tuj, la
konoj de islanda lingvo forviŝiĝas el mia cerbo. Nun mi parolas nur
la danan kaj se mi elirus surstrate nun, mi ne povus interparoli pli
kun la plejparto de la samurbanoj sen helpo.... Mia laboro certe
estos perdita se mi ne povas reakiri ĝin, ĉar la dana ĉi urbe tute
ne estas uzata... Pli bone mi daŭru ludi, la perdo ne plu timigas
min. Denove la lingvolistego aperas. Kion elekti? Pli bone elektu
inteligente ĉi foje. Mi serĉas surliste lingvon kun inter 10 kaj 20
milionoj da parolantoj. Unu el ili havas belan nomon: “Esperanto”,
kun 17 milionoj. Mi rememoras ke ĝi estis artefarite kreita kelkajn
jarcentojn antaŭe kaj estas parolata ĝenerale nur de iuj elituloj
surtere, sed estas multe pli uzata ekstertere, estante eĉ la ĉefa
lingvo sur multaj aliaj planedoj. Feliĉe nur la tera klasifiko
gravas tie ĉi por la ludo. Mi aŭdis ke ĝi estas tre logika kaj
facile lernebla lingvo, kaj plu, ke ĝi plifaciligas la lernadon de
aliaj lingvoj. Se mi povas akiri ĝin nun, mi certas ke mi havos
kelkajn specialajn kvalitojn por ludi daŭre. Nun mi devas malstreĉi
por unu minuto kaj pensi pri ŝi... Dum la paŭzoj mi rajtas demandi
la ĉefan komputoron pri ĝeneralaj konoj. Kaj la respondo al mia
demando estas: “Jes, Esperanto estas la ĉefe parolata lingvo en la
sistemo de Altair”. Mi pensas kiel bele estus paroli kun ŝi
Esperante sur planedo en la sistemo de Altair! Mi fartas pli bone
nun, do ek!
Nova maĉo komencas en la virtuala universo. La
oponanto estas nekredeble rapida kaj fleksebla. Mi ne havas iun
ŝancon kontraŭ li. Sed post iom da tempo mi observas ke ĉiujn liaj
movoj estas tre bone organizitaj en kombinoj. Nur la ĥaoso povas
venki tie ĉi. Kaj la dana lingvo helpos min kun iuj de siaj
neregulaj verboj kaj substantivoj. Kvankam la ludo estas eĉ pli
malfacila ol la antaŭa, neespereble mi sukcesas venki post alia
malfacila duonhoro. Nun mi parolas denove du lingvojn. Kaj estas
belege pensi en Esperanto!
Kion mi elektu nun? Post iom da hezito
mi elektas la italan. Preskaŭ tiel forta kiel la germana, sed nun mi
havas du lingvojn, unu tre regula kaj kun komunaj vortoj, alia difera
kaj malpli regula. Post alia duonhoro mi venkas denove, ĉitempe pli
facile. Post itala mi provas la portugalan kaj denove venkas, kaj
post du horojn mi ankaŭ akiras la hispanan kaj la francan. Nun mi
jam havas 50% el la nombro de poentoj necesaj por fariĝi elitulo...
La angla, kvankam la plei forta, havas sufiĉe da komunaj vortoj kun
la franca kaj mi denove gajnas. Poste mi aldonas la germanan (finfine
venko tie ĉi) kaj la rusan. Sed ankoraŭ mi bezonas 20% pli da
poentoj. Sekvas la araba kaj la ĉina, en tre malfacilaj maĉoj, sed
nun mi jam havas multege da forto kaj rapideco pro la antaŭaj
lingvaj konoj, ludante kun kvar aŭ kvin el ili ĉiufoje. Kaj jen mi
ankoraŭ estas nur al 95% de valuo por fariĝi elitulo. Mi aldonas la
japanan, rumanan kaj indonezian, sed mia poentaro estas ankoraŭ 98%.
Alia maĉo venkigas min la hebrean kaj mi akiras 99%. Tiam granda
mesaĝo aperas antaŭ mi en Esperanto: “Nur lingvo kono ne sufiĉas
por elitiĝi. Vi devas provi ion diferan kaj havos nun la raran
ŝancon gajnj la statuson de elitulo”. Listo de kategorioj
ekaperas. Mia cerbo povas pensi en multaj lingvoj nun, sed mi
preferas Esperanton, pro ĝia rapideco kaj logiko. Mi vidas antaŭ
mi, aere: scienco, arto kaj historio. Mi elektas scienco. Nova
sublisto ekaperas kun: matematiko, fiziko, ĥemio, biologio,
medicino, ktp. Kion elekti? Kie ekzistas pli da logiko kaj da
konceptaj interrilatoj? Matematiko povas esti tro abstrakta por mia
menso, do mi elektas fizikon. Kaj la plej malfacila maĉo ekas...
Estas
preskaŭ matene kaj mi ankoraŭ ne venkis. La virtuala universo
ŝajnas nun havi pli ol tri dimensiojn... Sed mi ankoraŭ postvivis
kaj ne perdis. Nur unu poento plu kaj mi gajnos la fizikon. Same por
mia oponanto kaj tiam mi perdos la plejparton de miaj lingvoj. Nur du
konusoj estas neatingitaj, unu ĉe mia flanko, unu ĉe lia... Li
levas la manojn kaj ĉiuj sferoj amasiĝas ĉe li. Kun lanta movo, la
manoj malsupreniras, kaj tuj, kun nekredebla rapideco, la 10 sferoj
saltas miadirekte. Mi devas kapti ilin ĉiujn, alimaniere mi
perdos... Mia konuso estas en danĝero. Por sekundero, la tempo
ŝajnas halti. Tiam, subite, mi vidas ĉiujn lingvajn familiojn kaj
ĉiuj konceptoj pri ilia konstruo. Mi vidas ilin miamense kiel
subpartikloj kreante kuarkoj, nukleoj, atomoj, molekuloj, ĉeloj,
planedoj, stelsistemoj, galaksioj, galaksiaj lokaj grupoj kaj
galaksiaj aroj, ĉiu kun siaj leĝoj. Kaj tuj mi scias ke la dek
sferoj reprezentas dek niveloj de grandeco kaj organizo en la
Universo. Miaj lingvoj ja enhavis la vortojn por ĉiujn, kaj ankaŭ
la difinoj. Kaj, unu, post la alia, mi kaptas ĉiujn, reĵetante ilin
laŭ la rumana komplika kaj malregula gramatiko. Mi gajnas. La Tero
ŝajnas halti el sia turnado, la tempo mem fariĝas solida kaj
senmova. Mia vivo, kiel mi konis ĝin antaŭe, ne plu ekzistas. La
tuta Universo montros alian vizaĝon miadirekte ekde nun, por la
resto de mia vivo... Mi... estas... elitulo!
Estas matene kaj mi
ne plu havas energion ludi, sed, mirakle, havas sufiĉe da forto
ekstari. Mi tre lacas, sed miaj poentojn nun atingis 100%. Mi estas
elitulo, estas ĉio kio gravas! Aliaj leĝoj validas por mi nun! Mi
tuj eliras la Ludejon. Ĉiuj ĉirkaŭe rigardas min respektege.
Televida teamo intervuas min por 5 minutojn angle kaj france. Mi
estas famulo tutmonde, rarulo kiu superis sian statuson. Ĉiuj volas
paroli kun mi, ĉiuj volas premi mian manon. Sed mi ankaŭ fariĝis
fremdulo en mia denaska urbo, kiun lingvon mi ne plu kapablas paroli.
Post aliaj dek minutoj, la ĵurnalistoj finfine lasas min sola (kiel
elitulo mi ankaŭ havas novajn rajtojn, kaj oni ne povas abuzi mian
tempon plu). Mi enirigas ŝian nomon en apuda serĉilo. Ŝi foriros
en 6 horoj el la Eŭropa spachaveno. Mi devas rapidi. Kun mia nova
socia rango mi demandas aviadilon porti min ĉefkontinente al
spachaveno. En du horoj mi alvenas tie. Jes, ili povas preni unu
personon pli orbite. Jes, la flugo al Altair eĉ bezonas fizikiston
kaj lingviston. Tiuj ĉi estas fakaj konoj tre serĉataj tie. Ili
invitas min partopreni la vojaĝon. Ĉar neniun parecon surtere mi
havas, nenio haltas mian foriron. Mi eniras en la malgranda tera
pasaĝirŝipo kiu, kune kun aliaj centoj, veturigos nin spacŝipen,
kaj tuj mi vidas ŝin.
Ŝi sidas
sola, fenestre. Apuda seĝo liberas. Mi iras en ŝia direkto,
ridetas, kaj diras Esperante:
“Saluton! Permesatas sidiĝi tie
ĉi?”
“Saluton!” ŝi respondas samlingve, “Certe! Ĉu vi ankaŭ flugas Altairon?”
“Jes, mi respondas. Mi estas fizikisto kaj lingvisto”
“Ĉu vere?” ŝi diras. “Mi ankaŭ estas lingvisto kaj konas ĉiujn specialistojn kiuj flugas kun ni Altairen. Kial mi neniam renkontis vin antaŭe?”.
“Estas longa historio” mi respondas. “Ni diru ke fakte mi estas la plej nova lingvisto kiu aperis ĉi planede”.
“Certe ne mankos la tempo rakonti ĝin” ŝi ridetas, “longa vojaĝo antaŭas”.
Ŝi nomiĝas
Edena kaj el ŝia rigardo, mi ekscias ke nenio apartigos nin plu ĉi
vive. La spacnavedo preparas por lanĉo. Baldaŭ ni lasos Teron
malantaŭe kaj komencos novan vivon en alia angulo de nia Galaksio.
Kune, neniam apartigitaj. Kaj kompreneble, mi rakontos al ŝi mian
tutan historion pri la malbona socia sistemo en kiu mi devis vivi
antaŭe. Sed nun, ĉi momente, vortojn plu mi ne bezonas.
******* Fina versio, la 18-an de novembro 2005 *******
(c) La
teksto kaj bildoj apartenas al Gebeleizis
