Mi vivas en limigita mondo. Kiel ĉiuj aliaj estaĵoj kiujn mi konas. Ekde kiam mi naskiĝis, mi loĝis ĉi urbe kaj nur malofte veturis eksteren. La tuta mondo mia ja estas preskaŭ tute urba, kun alta populaca denseco, sed la plejparto de l'homoj ne plendas, ĉar ankoraŭ ekzistas sufiĉe da parkoj kaj malplenaj areoj ĉirkaŭe. Nuntempe la plejparto de l'homaro vivas en urboj, ĉirkaŭataj de vastaj malplenaj areoj kiujn preskaŭ neniu vizitas plu, ekscepte, eble, la robotoj. (fragmeto el "La Ludo")